Japano kun fermitaj okuloj


Hieraŭ mi vizitis frizejon, ĉar mia hararo estis por mi kiel ĉapo dum varmego. Do, ni parolis dum kombistino tondis min kaj ŝi rakontis, ke unue ŝi tondis japanon kaj la plej interesa detalo estis, ke dum tondado li fermis liajn okulojn! Kombistino ne sciis, kial li faris tion, sed ŝi rakontis, ke en Japanio en frizejoj laboras preskaŭ ĉiam viroj.

Mi scias, ke en Japanio estas multaj esperantistoj - ĉi vi povas ekspliki tion okazon?

Comments

Anonymous said…
tutsimple por eviti harojn en la okuloj mi konjektas.

Ankaux faras instinkte tion cxe la frizisto.

Popular posts from this blog

Lasta lekciono en universitato

Mia vivo en Etiopio