Posts

Showing posts from December, 2005

Klavaro sen subskriboj

Ĉu oni nur povas imagi, ke hodiaŭ estas granda problemo aĉeti klavaron sen subskriboj! Jen, mi kunsentas, ke al tiu klavaro ne estas alta mendado, sed tamen mi tre volus havi ĝin! Mi provis serĉi en interretaj vendejoj kaj mi trovis unuan (80$), sed mi pensas, ke la prezo estas tro alta. Iu konsilis deviŝi subskribojn, iu - glufermi ilin, sed mi ne volas malbonigi klavaron pere de dubindaj eksperimentoj! :)

Pensoj pri Kristnasko

Certe mi estas rilate stranga persono, se mi ne festas Kristnaskon je 25.12. Mi estas ortodoxo (ne katoliko) tamen mi loĝas en Ĉeĥio. Jes, mi kuntravivas la festan atmosferon, sed mi tute ne festas tiun feston. De mia infaneco por mi estas kutime, ke Kristnasko estas eklezia festo, do, en nia familio oni speciale ne festis ĝin. La ĉefa festo ĉiam estis Novjarfesto.. Mi respektas tradiciojn de aliaj nacioj, plie mi respektas tradiciojn de Ĉeĥoj, ĉar mi amas tiun landon kaj iliajn homojn! SED mi tute ne komprenas, kial en Ĉeĥio estas malgranda Jesuo (Jesueto) tiu persono, kiu disdonas donacaĵojn :) Kristnasko estas festo, kiam Jesui neskiĝis.. kial li donas donacaĵojn, mi ne komprenas :)