Vojaĝo al Krkonoŝo
Do, en aŭgusto mi kun parto de mia familio (patrino kaj juna frato) kaj mia amikino vojaĝis al Harrachov. Tio estas mona urbeto situiĝanta en Krkonoŝa montaro sur Nordo de Ĉeĥio apud landlimo de Pollando. Verdire, la vetero estas tre malbona: dum 5 tagoj ni ne vidis sunon, sed aliflanke la celo de vojaĝo estas freŝa aero, monta naturo kaj nur ŝanĝo de medio. Kompreneble ripozo kun gepatroj ne estas ripozo kiel ni emas kompreni tiu vorton :) Verdire, granda parto de turistoj en Harrachov estis de Germanio, Pollando kaj Nederlando! Ĉeĥojn ni renkontis nur malofte! :) Mi faris kelkajn fotojn de naturo dum nia vojaĝo. http://www.volny.cz/wunderbar/harrachov2005/dsc08262.jpg http://www.volny.cz/wunderbar/harrachov2005/dsc08258.jpg http://www.volny.cz/wunderbar/harrachov2005/dsc08264.jpg