Posts

Showing posts from July, 2005

Esperantio

Nun mi legis novaĵon en liberafolio pri la silenco de komitato inter kongresoh. Unue mi devas diri, ke mi persone pensas, ke por neniaj komitatoj kaj kongresoj tute ne ekzistas. Mi sugestus, ke diversaj esperantaj komitatoj ekzistas nur por organizi kongresojn :) Mi estas normala studento, kiu lernas esperanton kaj uzas ĝin ĉiam, kiam mi povas. Mi vizitas interretajn novaĵ-servilojn, mi skribas mian taglibron kaj mi diskutas eventojn kun aliaj esperant-parolantoj. Mi legas novaĵojn ĉe raporto.info, liberfolio, ĉe esperanta versio de le monde diplomatique, mi diskutas ĉe e-novosti.info, .. - tiaj serviloj por mi ekzistas, kaj mi scias, ke tiaj kaj diversaj aliaj serviloj estas gvidantaj de entuziazmuloj. Ilian laboron mi vidas. Por mi estas tute egale, ĉu ekzistas iuj komitatoj aŭ kongresoj - mi ne vidas rezultojn de ili agado! Ĉu vi pensas simile?

Erare pifmortigita brazila elektristo

Londona poliсo erare pafmortigis brazilan elektriston. :( Tio ni povas judĝi kiel kontraŭ-teroraj rimedoj?? Dankon, mi gardos min mem.. Verdire, diverseco de depozicioj de atestantoj min mirigis multe. Mi ĉiam pensis (eble erare), ke atestoj devas esti almenaŭ malmulte similaj kaj povas diversi je detaloj, sed koncerene tiu evento iu diras, ke elektristo estis kaptita de policanoj kaj nur POST pifmortigita. Alia atesto diras, ke elektristo estis pifmortigita pere de kvin pafoj en la kapo sen iu kaptado.. Nun mi tute ne scias, kiel la tuto evento okazis...

Majkrosofto kontraŭ Guglo

Majkrosofto ekprocesis kontraŭ Guglo kaŭze de eksa majkrosofta estrano Kaj Fu Li. Laŭ Majkrosoft, Kaj Fu Li rompis kondiĉoj de ili laborkontrakto kaj ekis labori en Guglo. Kontrakto malpermesas lin eklabori en konkurenca kompanio dum unu jaro post maldungo. Majkrosofto ankaŭ asertas, ke estraro de Guglo sciis pri la kondiĉoj de laborkontrakto inter s-ro Li kaj MS, sed intence logis lin :) Mi persone ne scias, kiu veras, sed mi sentas, ke Guglo nur tusas al proceso kaj montras, ke ili sciis nenion pri la kondiĉoj de laborkontrakto de s-ro Li en Majkrosofto :)) Oni scias, ke nun Guglo estas konkurenca kompanio al Majkrosofto en branĉo de serĉiloj.

Novaĵo el aŭtomobila branĉo

Hodiaŭ mi elsciis, ke Seato forlasas la rusian merkaton . Mi nur dubas, ke kaŭzo estas en la merkato. Laŭ mi, kialo de malsukceso estas en malkapableco de filio en Rusio esplori la merkaton kaj vendi pli aŭtomobiloj.

Ĉu Eŭropa Unio havas estontecon?

Mi jam dum longa periodo sekvas procesojn en Eŭropa unio kaj mia propra opinio estas ke EU perspektive ne havas estontecon. Disecoj en ekonomikaj kaj politikaj aferoj estas serioza baro por unuiĝo de diversaj popoloj kaj iliaj ŝtatoj. Eŭropa en nuna situacio ne havas eblecon konkurenci Usonon.

Sen varma akvo :(

Hodiaŭ estas la kvara tago kiam mi ne havas varman akvon hejme :( Se vi ankoraŭ ne scias, ne Ĉeĥio oni ĉesas liveradon de varma akvo regule! Jes, ĉiu somero ni havas "malvarman sezonon", kia kutime daŭras proksimume du semajnoj!! Sufiĉe, mi iras varmigi akvon por havi duŝon. Mi eĉ ne povas imagi, ke mi loĝas en la centro de Eŭropo kaj mi regule ĉiu jaro ne havas varman akvon hejme! Mi devas ankaŭ akcenti, ke mi ne loĝas en ia malnova distrikto - male! Domo, kiel la tuta distrikto estas nova! .

Mi volas kontribui al Raporto.info

Hodiaŭ mi sendis aliĝilon al raporto.info. Jes, mi volas estiĝi kontribuanto! Mi pensas, ke estos bone, ke novaĵoj (artikoloj) pri lingvistiko, komputiko, klerigo kaj ekonomiko estos legeblaj por pli granda nombro de legantoj de raporto.info.. mian taglibron ne legas tiel granda nombro de legantoj.. :)

Milito de mondoj

Ĉu vi jam vidis la novan filmon de Spilbergo "Milito de mondoj"? Dirante veron antaŭe mi atendis, ke tiu-ĉi filmo estos pli grandioza kaj pli spektaĵa.. Sed ĝi ne plenigis miajn atendojn. Ĉiuokaze mi tute ne bedaŭras, ke mi vidis ĝin.

Pensante pri mia taglibro

Mi pensas, ke mi povas plibonigi mian esperantposedadon pere de skribo de mesaĝoj tie. Hm, ĉu iu scias, kial blogger.com ne havas esperanton aŭ la rusan lingvon en listo de lingvoj? :(

Testa mesagxo

Testa mesaĝo :) Verdire, mi kreis tium blogo nur por havi eblecom lasi komentojn en aliaj taglibroj ĉe blogger.com, kiujn mi legas.